Programo 863

La programo 863ŝtata avangard-teĥnika evolua programo estas programo fondita kaj administrita fare de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko. La programo celis instigi la evoluon de la avangardaj teknologioj en larĝaj kampoj por malpliigi dependecon de Ĉinio je la eksterlandaj teknologioj.

La nomo 863 venas el la fakto, ke la programo estis kreita en 1986 en la tria monato. Ĝi estis proponita en letero al la ĉina registaro fare de inĝenieroj Ŭang Ganĉang, Ŭang Dajan, Jang Jiaĉi kaj Ĉen Fangjun. La proponon apogis ĉina gvidanto Deng Ŝjaŭping.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search